Saturday, December 31, 2011

Tuĝja-a verkistino Ye Mei

Verkistino Ye Mei de la provinco Hubei estas el la gento Tuĝja. Ŝi havas fortan konscion pri la kulturo de sia propra gento. Prenante la kulturon de la gento Tuĝja kiel apogon, ŝi ne nur prikantas la novan vivon de la nova epoko kaj elmontras la belecon de homa sento kaj homa naturo per siaj verkoj pri la virto entenata en la tradicia kulturo de tuĝja-oj, sed ankaŭ priskribas la forton kaj firman volon de tuĝja-oj en baraktado kontraŭ la socia fatalo kaj privata sorto.

La verkoj de Ye Mei akordas kun ŝiaj karakteroj de perfekta kombiniĝo de moleco kaj forteco. Ŝi aspektas delikata, sed fakte ege kapabla. Ŝi estas tuĝja-a verkistino el la regiono Enshi de la provinco Hubei. En la mezo de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento ŝi komencis sian literaturan verkadon kaj de tiam ŝi neniam ĉesas verki. Ŝi faris verkadon en multaj literaturaj formoj, kiaj noveloj, poemoj, prozoj kaj recenzoj, sume je pli ol 3 milionoj da ideogramoj, lasante al ni ĉefverkojn, kiaj Florarbo Florarbo, la novelaro Noktopapilioj de Majo kaj La Unua Amo. Ŝi plurfoje ricevis premiojn pro sia eminenta verkado kaj multaj verkoj estis tradukitaj en la anglan, francan kaj aliajn lingvojn kaj eldonitaj en fremdaj landoj. Parolante pri sia verkado, ŝi diris:

“Mi estas tuĝja-a verkistino kaj mia hejmloko estas ĉe la Tri Gorĝoj de la rivero Jangzio. En tiu regiono pluraj kulturoj kunfandiĝis kaj naskiĝis grandaj literatoroj kiel la fama poeto Qu Yuan. Tie la indiĝena kulturo magie kunfandiĝis kun la eksteraj kulturoj. Mi prenis tiun lokon kiel vehiklon de miaj verkoj kaj mian propran spiritan hejmon. Miaj romanoj kaj noveloj ĉefe priskribas la vivon de nuntempuloj de tiu regiono.”

La romanoj kaj noveloj de Ye Mei radikiĝas en la vivo de la genta regiono ĉe la baseno de la Tri Gorĝoj de la rivero Jangzio kaj en la kompreniĝo de la lokanoj al diversaj fenomenoj de la mondo kaj al la homa vivo. Ŝi volas elmontri per sia plumo la vivstaton kaj sorton de diversaj homoj kaj provas ekspliki la kulturan originon de la gento kaj eltrovi la esencon de la genta kulturo. La libro Mondaj Noveloj kompilita de Unesko elektis ŝian novelon Florarbo Florarbo. La novelo rakontas pri ĝemelaj fratinoj, kiuj havas malsamajn sortojn pro diferenco en propraj karakteroj. En sia rimarkigo pri la elektita novelo Florarbo Florarbo la redaktoro de Mondaj Noveloj skribis: “La novelo priskribas la folkloron de la gento Tuĝja en la okcidenta parto de la provinco Hubei, kio vekas grandan atenton de la literatura rondo kaj legantoj. Per siaj verkoj Ye Mei faris profundan esploron precipe pri virinoj kaj virina emancipiĝo.” Parolante pri la novelo, Ye Mei diris:

“La novelo Florarbo Florarbo rakontas pri sorto de virinoj. Virino, per ploro pri edziniĝo, manifestas, ke ŝi eniras novan vivmedion. Ŝi edziniĝis kaj opiniis, ke tio estas ŝia renaskiĝo. Per edziniĝo ŝi metis finon al la antaŭa etapo de la vivo kaj komencis la novan etapon. Tia ideo estas malsama ol tiu de aliaj gentoj.”

La verkoj de Ye Mei reflektas la historion de animevoluado de kelkaj generacioj de tuĝja-aj virinoj. Ŝi lerte kombinas la gentan kulturon kun la reala socio kaj profunde manifestas la ŝanĝiĝon de vivmedio kaj spiritan aspiron de la homoj antaŭ reformado de la epoko. Kiel virina verkisto Ye Mei posedas fortan virinan koncepton kaj delikatan stilon en rakontado, priskribante la homan vivon precipe de amo, familio kaj geedzeco kaj meditante pri gravaj demandoj, ekzemple la tradicia genta kulturo, la vivrimedoj kaj sorto de virinoj kaj tiel plu. Ŝiaj romanoj kaj noveloj estas romantike legendecaj kaj plenaj de poezia beleco en rakontado. Tamen ŝi ne konsentas pri vidangulo de minoritataj gentoj. Ŝi diris:

“Hodiaŭ mi plimulte parolas pri plurgentaj literaturoj. Mi opinias, ke en Ĉinio ne estas simple la gento hana kaj aliaj gentoj minoritataj. Mi ne akceptas la diron pri vidangulo de minoritataj gentoj. En Ĉinio estas 56 gentoj, ĉiuj gentoj estas egalaj kaj la kulturaj interfluoj inter la gentoj devas esti egalaj. Tial ni ne povas simple diri ‘el la vidangulo de minoritataj gentoj’, sed ‘el aparta vidangulo’ aŭ pli objektive, aparta konsidero de individuo sub la makroskopa skalo de plurgenta kunfandiĝo.”

Plejpartaj ĉefroloj en la romanoj kaj noveloj de Ye Mei estas virinoj. Ŝi ofte parolas pri emancipiĝo de virinoj. Ŝi opinias, ke nun en multaj situacioj oni ankoraŭ prenas viron kiel centron. Do emancipiĝo de virinoj bezonas vekiĝon de virinoj mem.

1 comment:

  1. Mi ege gratulas, kaj bonvenu ĉe "blogsopt", Ĉe la okazo Feliĉan Novjaron 2012.
    amike salutas Piotr el Pollando

    ReplyDelete